| |
Sendependeco
estas...
Sendependeco estas, kiam vi
aperas al la mondo en akusejo, kie malestas la plej sterilaj blatoj en la
mondo, sed estas individuaj injektiloj kaj vindajoj.
Sendependeco estas, kiam via
patro iros al registrejo, por ricevi dokumenton, ke vi vere naskigis kaj ke vin
oni nomis Rihor honore al la avo, kaj la ino, kiu sidas tie, trankvile donos
tian dokumenton, sed ne eltiros el-sub la tablo «Справочник
личных имён народов СССР»[1]
kaj ne svingados per gi, histerie klarigante al la patro, ke li povas
senprobleme nomi la filon Fajzul au ec Mamao, sed Rihor — ne, car tia nomo
simple ne ekzistas en naturo (а существует нормальное
человеческое имя Григорий[2]).
Sendependeco estas, kiam vi iros
en lernejon kaj oni instruos vin en via lingvo (kaj knabinon Grajina, kiu
placis al vi en la infangardeno, — en sia lingvo, kaj vian najbaron Mikaelo,
kies patro nomigas Isaako, — en lia lingvo, kaj vian alian najbaron Alekseo,
kies gepatroj enmigris ci tien, car en ilia urbo ce Volga por aceti lakton al
infano oni devis envicigi je la kvina matene, — en lia lingvo). Oni instruos
vin en via lingvo, kaj por tio viaj patro kaj patrino ne devos dum tuta somero
kolektadi petskribojn de gepatroj, kiuj ja ne kontrauus ke iliaj infanoj lernu
same kiel volas via patro kaj patrino, sed simple neniam meditis pri tio, car
edukigis dum la internaciismo. Kaj ci tiujn petskribojn ne perdos trifoje la
lernej-direktoro kaj dufoje sekretariino, kaj en la unua septembra tago vi ne
audos dum la solena kunveno, ke «год от года хорошеет материально-техническая
база нашей школы»[3],
kaj veninte en vian klascambron vi ne ekscios, ke danke al ada kaj nesangebla
zorgo de la partio kaj registaro, en via tuta klaso estas nur unu aboco kaj du
matematik-libroj en la gepatra lingvo.
Sendependeco estas, kiam via
pioner-tacmento ne batalos je la rajto nomigi honore al Paulo Marozau au
Aleksandro Mjasnikou, car vi ciuj perfekte scias, kiom Paulo amis sian patron
kaj kiom Mjasnikou amis bjelarusojn.
Sendependeco estas, kiam vi estos
studento kaj dum lekcio pri alt-matematiko via nigret-vizaga samagulo el
Madagaskaro, kiu studas per mono de sia sed ne via lando, klinigos al vi kaj
demandos kion signifas la vorto «probableco», kaj vi klarigos al li en la
franca.
Sendependeco estas, kiam vi
armeservos ne malproksime ol lima urbo au vilago de via lando, sed oni neniam
ordonos al vi verd-kolorigi herbon kaj purigi placon «de ci tie kaj gis
tagmango». En semajnfino vi povos viziti viajn gepatrojn au amikinon, sed neniu
nomos vin «terpomulo»[4],
kaj vian amikon — «nigrapugulo» pro tio ke vi pensas kaj parolas dum songo en
sia lingvo, kaj avanuloj de milita kaj politita preparado ne faros dum ci
preparado al vi «bicikladon»[5],
kaj neniam neniu ordonos al vі akrigi saper-spaton por agi en Tbiliso au Baku.
Sendependeco estas, kiam via
amikino diras ke volas viziti Vienon dum semajnfino, kaj vi kun pura konscienco
promesas al si ke en sabato vi trinkos kafon apud palaco Sonbrun, kaj vi scias
ke antau la vojago neniu pridemandos vin, cu vi ne estis hebreo en la infanago,
kaj ankau cu vi jam vizitis eksterlandon, kaj se vi vizitis, do kiacele
revenis.
Sendependeco estas, kiam en la
Avoj-festo, en la tago por honor-memori la praulojn, vi iras al la tombejo kaj
scias, ke vi bruligos kandelon kaj metos florojn, sed ne estos partoprenanto en
testado de nerv-paraliza gazo au nova modelo de gum-bastono.
Sendependeco estas, kiam via filo
ricevos plej altan noton en historio kaj vi laudos lin pro tio, car vi scias,
ke li ricevis gin ne en tiu lernofako, kie oni instruas pri la Glacibatalo kaj
la venkoj de la kolektivigo, sed en tiu, kie oni instruas pri la batalo ce
Grundvald, kiu savis vian popolon de pereo kaj diras veron pri la regimo, kiu
paf-ekzekutis vian avon kaj malsat-mortigis la avinon.
Sendependeco estas, kiam al vi
venos kantisto el Novjorko, kaj vi eltrinkos kun li bonan tason de
ceriz-brando, kaj post tio gentilaj kamaradoj en civila uniformo[6]
ne proponos al vi detale skribi, kie kaj kion vi trinkis kaj kiun dume
insultis.
Sendependeco estas, kiam vi estas
savita de la ebleco ekaudi, ke via prezidento edifas de TV-ekrano: «Kiu kijel
diziras, tiu tijel ja diras», car via prezidento estas homo edukita kaj almenau
unu lingvon ja scipovas.
Sendependeco estas, kiam en
televido kaj gazetaro subite malaperas leteroj de nelacigeblaj-misteraj
veteranoj kaj ardaj furiozaj komunikajoj pri naciistoj kaj ekstremistoj el
popolaj frontoj, kiuj ec nokte ne dormas, sed blovekscitas inter vi, Alekseo
kaj Mikaelo, kies patro nomigas Isaako, kaj ankau Grajina, kiu jam delonge
estas via edzino, la internacian malamikecon, por ke okazigi inter vi sangan
bucadon kaj bremsi la trajnon de perestrojko.
Sendependeco estas, kiam neniu
timigas vin, ke via popolo ne sukcesos vivi sen la granda pliaga frato, car ne
havas siajn bauksitojn kaj diamantojn, kaj vi komprenas, ke tute vane vi bedauris
povrajn nederlandanojn kaj belgojn, kiuj havas nek bauksitojn nek diamantojn,
nek ec la pliagan fraton.
Sendependeco estas, kiam
grandegaj kamionoj kun surskriboj «CentraElportado» (cu vi vidis almenau
unufoje tiajn kamionojn kun surskribo «CentraEnportado»?) direktigos ne al
fremdaj, sed al niaj vendejoj.
Sendependeco estas, kiam subite
oni ekscias, ke sagaj homoj ekzistas ankau ce ni, kaj kiam — Dio savu nin! —
eksplodos uzino au eventos ia alia plago, ni ne devos atendi gis venos
komisiono de moskvaj saguloj.
Sendependeco estas, kiam sur la
lito de morto vi scias, ke post kiam vi sangos ci mondon al pli bona, sur la
loko de la pregejo au katedralo kie vi estis baptita kaj edzigis, oni ne faros
lageton kun malpura cigno kaj ne konstruos basenon je nomo de XХVIII kongreso de
KPSU, kaj la tombejon, kie ripozos viaj ostoj, ne ruinigos kaj ne transformos
en malpurigita per boteloj parko de kulturo kaj ripozo je nomo de kamarado
Gorbocov au kamarado Ligacov.
Sendependeco estas, kiam...
Sendependeco estas, kiam de la
naskigo gis la forpaso vi sentas vin sia homo en propra lando.
Mi kredas, ke iam estos tiel.
Ja aliokaze ne indas vivi.
[1]
(ruse) Indekso de person-nomoj de la popoloj en Sovetunio.
[2]
(ruse) sed ekzistas normala homa nomo Grigorij.
[3]
(ruse) ciujare pli kaj pli bonigas la material-teknika ilaro de
nia lernejo.
[4]
бульбаш — moknomo de bjelarusoj.
[5]
Serc-mokado: al dormanta homo oni metas paperon inter fingrojn de
la piedoj. Kiam poste oni bruligas la paperon, la mokato svingas piedojn kvazau
biciklante.
[6]
agentoj de KGB (sekreta polico).
Tradukis: Zmicier Lapcionak
| |